Gvatistaro de Titanic
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kompanio White Star Line kutime okupis sur pli grandaj ŝipoj ses virojn de gvatista grupo. Ili havis nenian devon ol tage-nokte du samtempe zorgi pri gardado sur posteno sur la antaŭa masto en gvatnesto. Ili deĵoris du horojn kaj kvar horojn ili ripozis. La gradistoj en la gvatnesto atenteme observis la ĉirkaŭajn akvojn kaj anoncis al ponteto ĉion, kion ili ekvidis, kiel ekz.: fumon en horizonto, malproksimajn lumojn, ruinojn, objektojn sur la surfaco kaj memkompreneble ankaŭ flosantajn glacimontojn. La viroj, kiuj plenumis tiun ĉi agadon dum longa tempo, estis tiom spertaj, ke eskapis al ili nenio, kaj jam en granda distanco ili kapablis distingi, aŭ per simpla okulo aŭ per lorno, ĉiun objekton aŭ aperaĵon. Tio estis memkompreneble la deĵoro tre peniga, postulanta dum la tuta tempo centprocentan koncentriĝon kaj atentemon, precipe dum malbona vetero kaj malaltigita videbleco. Tial ankaŭ, krom regula monata salajro, ili ricevis por ĉiu partopreninta navigacio ankoraŭ apartan krompagon en alteco de kvin sterlingoj.