Hachette
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hachette et Cie ([aŝet' e kompanji'] "Hachette kaj kompanio") estas grava libroeldonejo en Parizo, kiu estis varbita al Esperanto de Bourlet en 1901. La firmao en multegaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondantojn kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hachette (stacidomo). |
Rapidaj faktoj Lando ...
Hachette | ||
---|---|---|
Librairie Hachette | ||
eldonejo • negoco vd | ||
Dum | 1826 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | public limited company with a board of directors (n.o.s.) | |
Fondintoj | Louis Hachette vd | |
Sidejo | 15-a arondismento de Parizo | |
Lando | Francio | |
Agokampo | programaro • libro • revuo | |
filiaj kompanioj | Hachette Books • Hodder & Stoughton • Librairie générale française • Orbit • Hachette Book Group • Chambers Harrap • Éditions Grasset • Teach Yourself • Q3024920 • Éditions Larousse • Hachette India • Orion Publishing Group • Hachette Fascicoli • Bragelonne vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
La barcelona eldonejo Espasa kontraktis la laboron por la hispana merkato. La firmao havis kontrakton kun Zamenhof kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof, kaj Esperanto: Kolekto de la Revuo. Hachette eldonis ankaŭ la gravan gazeton, La Revuo, 1908-1914. La firmao, ĉe kiuj montriĝis ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan Esperantan libroeldonadon, post la Unua mondmilito likvidis sian E-an fakon.