Hebrea alfabeto
alfabeto uzata por la Biblia kaj moderna hebreaj lingvoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La hebrea alfabeto estas konsonanta alfabeto, per kiu la hebrea kaj jida lingvoj estas skribataj. En iaj situacioj la hebreaj literoj estas uzataj ankaŭ kiel ciferoj.
<!-- --> |
Ĉi tiu artikolo enhavas dume forkomentitajn partojn de la teksto, ĉar ili ankoraŭ ne estas sufiĉe bonaj. Vi povas redakti la paĝon kaj plibonigi kaj malkomenti la forkomentitajn partojn. |
La hebreajn vortojn oni skribas de dekstre maldekstren. Vokal-literoj ne ekzistas, kio povas okazigi plursencecon; la kunteksto, tamen, plej ofte klarigas, kiu signifo estas celata. Por faciligi al lernantoj, ĝuste prononci la vortojn (kaj ĝuste elekti la signifon), kaj en certaj kazoj, kiam la ekzakta prononco gravas, la vokaloj estas indikitaj per punktetoj (ניקודות niqqudot, vidu malsupre). La tiel-nomata punktita skribo uziĝas ĉefe en la malaltaj niveloj de la lernejo, en lingvokursoj, en porinfanaj libroj kaj en la tanaĥo. La ĉiutaga lingvo ne uzas ĝin.
Jam (malofte) en la malnova hebrea lingvo kaj tre ofte en la hodiaŭa lingvo, la literoj jod kaj vav estas uzataj por indiki vokalajn sonojn: