Helpo:Kiel diskuti
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kutime oni povas redakti en Vikipedio sen diskuti pri tio. Ni ĉiuj komprenas, kiam iu redakto estas bona kaj nepridisputata. Tamen, ekzistas kazoj, kiam estas preferinde aŭ necese antaŭe diskuti pri io.
Ĉi tiu artikolo estas propono por Kunlaboraĵo de la semajno. Bonvolu vidi la aldonon de ĉi tiu paĝo por subteni aŭ prikomenti la proponon. |
Kiam vi volas fari ion, kio povas tuŝi la laboron de alia vikipediisto, estas bone antaŭe averti pri tio; ekzemple, kiam vi intencas ŝanĝi la tutan strukturon de artikolo aŭ tute reverki ĝin. Antaŭa diskutado estas bona por eviti redakto-batalojn.
Ekzistas tri lokoj por diskuti en Vikipedio:
- La ĝenerala Vikipedio:Diskutejo, kiu servas por ĝeneralaj demandoj pri Vikipedio.
- La diskutpaĝo de artikolo; ĉiu artikolo havas diskutpaĝon.
- La diskutpaĝo de vikipediista paĝo, en kiu vi povas atentigi la koncernan vikipediiston aŭ diskuti kun li aŭ ŝi.
Kiam ankoraŭ neniu antaŭe uzis la diskutpaĝon de artikolo aŭ vikipediista paĝo, tiam ĝia ligilo (super la artikolo, inter "artikolo" kaj "redakti") estas ruĝa. Klaku tion, kaj vi povos ekskribi kaj fine krei la diskutpaĝon.
Ĝenerale estas bone diskuti aŭ skribi kun respekto al aliaj. Estas konsiderata malĝentile ŝanĝi ion en la diskutteksto de alia, do se vi vidas, ke alia diskutanto ekz. faris tajperaron en sia teksto, ne korektu ĝin.