Herman Boucon
franca instruisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Herman BOUCON (bukon), franco, profesoro. Naskiĝis en la 4-a de oktobro 1856 en Villars-Saint-Georges (apud Besançon). Esperantisto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj Boucon fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Herman Boucon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1856 (1856-10-04) |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 6363 |
Fermi
Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj per "H. B.". Lia rakonto Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo aperis en la kolekto Laŭroj. Verkis tradukon de Molière: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). Membro de la Lingva Komitato (LK) de 1909 ĝis minimume 1929 (vd. tiujaran jarlibron de UEA).