Herman Van Rompuy
belga politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Herman VAN ROMPUY (naskiĝis la 31-an de oktobro 1947 en Etterbeek) estas belga politikisto el la nederlandlingva landoparto Flandrio. Li estas membro de la kristandemokratia politika partio Christen Democratisch en Vlaams (CD&V). Ekde la unua de decembro 2009 li estas la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Antaŭe li estis la ĉefministro de Belgio.
Herman Van Rompuy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Herman Van Rompuy | |||||
Naskonomo | Herman Achille Van Rompuy | ||||
Naskiĝo | 31-a de oktobro 1947 en Etterbeek | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | nederlanda • franca • angla • germana vd | ||||
Loĝloko | Sint-Genesius-Rode vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Katolika universitato de Loveno • Kolegio Sankta Jan Berchmans • Katolika universitato de Loveno vd | ||||
Partio | Christen Democratisch en Vlaams | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Van Rompuy vd | ||||
Patro | Vic Van Rompuy vd | ||||
Gefratoj | Tine Van Rompuy • Eric Van Rompuy • Anita Van Rompuy vd | ||||
Edz(in)o | Geertrui Windels vd | ||||
Infanoj | Peter Van Rompuy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ekonomikisto vd | ||||
Aktiva en | Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
1-a Prezidanto de la Eŭropa Konsilio | |||||
Dum | 1-a de decembro 2009 – 2014 | ||||
Antaŭulo | Fredrik Reinfeldt | ||||
Sekvanto | Donald Tusk | ||||
ĉefministro de Belgio | |||||
Dum | 30-a de decembro 2008 – 25-a de novembro 2009 | ||||
Antaŭulo | Yves Leterme | ||||
Sekvanto | Yves Leterme | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia registaro ekoficinta la 30-an de decembro 2008 konsistis el 15 ministroj inkluzive de li mem, kaj aldone el sep ŝtataj sekretarioj asistantaj al la ministroj. En la registara koalicio el la nederlandlingva norda landoparto Flandrio partoprenis la kristandemokratoj kaj la liberaluloj. El la franclingva suda landoparto Valonio partoprenis same la liberaluloj kaj kristandemokratoj plus la socialdemokratoj.
La 19an de novembro 2009 li estis nomunita la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, nove kreita funkcio laŭ la Traktato de Lisbono. La prezidanta funkcio komencis la 1an de decembro 2009.