Hieronymus Bock
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hieronimo Boko aŭ "Hieronimo Trago" (1498-1554) estis germana botanikisto, kuracisto kaj luterana predikisto, kiu komencis la transiĝon de la mezepoka botaniko al la moderna scienca vidpunkto organizante la plantojn laŭ ties interrilatoj kaj similaĵoj. Aŭtoro de la libro "Kreutterbuch" (1539, unua eldono neilustrita) aŭ "Herbolibro" kiu estis poste ilustrita de David Kandel (1520-1590). Post Teofrasto, li estas la unua botanikisto, kiu priskribis preskaŭ 800 vegetalajn specimenojn, rezignante al ia alfabeta klasifikado, kaj kunigante ilin en familioj laŭ similaĵoj. Ĉi-verko havis pli da dek eldonoj en unu jarcento. Kune kun Otto Brunfels (1488-1534), Leonhart Fuchs (1501-1566) kaj Valerius Cordus (1515-1544) ili estas konsiderataj la patroj de la germana botaniko.
Hieronymus Tragus (1498-1554) | ||
---|---|---|
Germana botanikisto, kuracisto kaj predikisto | ||
Persona informo | ||
Hieronymus Bock | ||
Naskiĝo | 1498 en Heidelsheim, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 21-a de februaro 1554 en Hornbach, Palatinato, Germanio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Prince-Bishopric of Speyer vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto • pastro • entomologo • kuracisto vd | |
Laborkampo | plantoscienco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |