Hirimotua lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La hirimotua estas piĝino bazita sur la motua lingvo kaj unu el la tri oficiala lingvoj de Papuo-Nov-Gvineo, kune kun la angla kaj Tokpisino. Inter 100 kaj 250 mil homoj parolas ĝin, sed tre malmultaj homoj parolas ĝin denaske.
Rapidaj faktoj lingvo • lingvafrankao • moderna lingvo, Motu ...
Hirimotua lingvo | |
lingvo • lingvafrankao • moderna lingvo | |
---|---|
Motu | |
Parolata en | Papuo-Nov-Gvineo |
Parolantoj | 180 000 |
Denaskaj parolantoj | >0,02 milionoj |
Skribo | Latina alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ho |
ISO 639-2 | hmo |
ISO 639-3 | hmo |
SIL | HMO |
Glottolog | hiri1237 |
Angla nomo | Hiri Motu |
Franca nomo | hiri motou |
Fermi
La hirimotua ekuziĝis ĉirkaŭ 1880 en la ĉirkaŭaĵo de Port Moresby, kie multaj fremduloj venis por komerci aŭ ekloĝi. Post kiam Papuo-Nov-Gvineo iĝis brita kolonio en 1888, la lingvo disvastiĝis pro ĝia uzado en la kolonia administrado, kaj speciale en la polico.
Nacilingvaj nomoj de la hirimotua estas Hiri Motu, Police Motu (polica motua), Pidgin Motu (piĝina motua) kaj Hiri. La vorto hiri signifas komercan vojaĝon.