Homenergia transporto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Homenergia transporto, formo de daŭrigebla transportado, estas la transporto de homoj kaj/aŭ varoj uzantaj homan muskolforton, en la formo de piedirado, kurado kaj naĝado. Moderna teknologio permesis al maŝinoj plifortigi homan potencon. Homenergia transporto restas populara pro kialoj de ŝparado, libertempo, korpekzercado, kaj ekologiismo; ĝi foje estas la nura tipo havebla, precipe en subevoluintaj aŭ nealireblaj regionoj.
Kvankam homoj povas piediri sen infrastrukturo, la transporto povas esti plifortigita helpe de padoj, vojoj, aparte dum uzado de la homa potenco per veturiloj, kiel ekzemple bicikloj kaj vicradaj sketiloj. Homenergiaj veturiloj ankaŭ estis evoluigitaj por malfacilaj medioj, kiel ekzemple neĝo kaj akvo, per boatremado kaj skiado; eĉ la aero povas esti enirita per homenergiaj aviadiloj.