Hydro-Québec
kebekia elektrentrepreno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hydro-Québec estas kanada publika entrepreno de Kebekio, fondita en 1944. Ĝia nura akciulo estas la registaro de Kebekio. La kompanio, kun sidejo en Montreal, estas responsa pri la generado, transportado kaj distribuado de elektra energio en Kebekio.
Rapidaj faktoj Hydro-Québec, Komenco ...
Fermi
Havante 63 produktejojn de hidroelektra energio kaj unu atomcentralo, Hydro-Quebec estas la ĉefa produktanto de elektro en Kanado, kaj unu el kvar plej grandaj produktantoj de elektra energio en la mondo. La instalita kapacito estas de 36 971 MW, disponas de 22 501 dungitaj kaj servas al 4 milionoj da uzantoj.[1]