James Prescott Joule
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakobo Preskoto ĴULO (angle James Prescott JOULE, naskiĝis la 24-an de decembro 1818 en Salford; mortis la 11-an de oktobro 1889) estis angla fizikisto kaj bierfaristo. Joule esploris la ecojn de varmo kaj malkovris ĝian interrilaton al meĥanika laboro. Ĉi tiu ideo kondukis al la teorio pri la konservado de energio (la Unua Leĝo de Termodinamiko). La SI-mezurunuo de laboro, la ĵulo, estas nomata pro li. Li laboris kun Lordo Kelvino por disvolvi la absolutan skalon de temperaturo kaj malkovris la interrilaton inter la fluo de kurento tra rezistanco kaj la varmo farata, nun nomata la Leĝo de Joule.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi