Jean-Antoine Chaptal
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Antoine-Claude, Grafo Chaptal de Chanteloup (1756-1832) estis franca kemiisto, kuracisto, apotekisto, agronomiisto kaj ŝtatestro, kiu sin dediĉis al la popularizo de la sciencoaplikado kaj produktado de mineralaj acidoj, alunoj, cerusito, natrio kaj aliaj kemiaĵoj. En 1790, li kojnis la vorton nitrogeno en sia verko Éléments de Chimie, rilate al la atmosfera azoto aŭ nitrogreno kreita de Lavoisier. Kiel Ministro pri la Internaj Aferoj, li starigis la hospitalon de Parizo, sankonsiliojn kaj aliajn instituciojn. Chaptal ĉefe sin dediĉis al la sciencoaplikado, provante uzi industrie kaj agrikulture la malkovrojn de la kemio, larĝe kontribuante por la disvolviĝo de la moderna industrio, ekzemple per la fondo de la Société d'encouragement pour l'industrie nationale. Li unue okupis la katedron pri kemio de la Universitato de Montpellier. Lia nomo skribiĝas kune kun 72 aliaj en la Eiffel-Turo.
Jean-Antoine Chaptal (1756-1832) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Franca kemiisto kaj ŝtatestro | |||||
Persona informo | |||||
Jean-Antoine Chaptal | |||||
Naskiĝo | 5-a de junio 1756 en Saint-Pierre-de-Nogaret, Lozère, Francio | ||||
Morto | 30-a de julio 1832 en Parizo, Francio | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Montpellier, Akademio de Sciencoj de Francio | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Jean-Baptiste Marie Chaptal de Chanteloup vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Antoine Lavoisier vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||