Jordi Mollà
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jordi MOLLÀ Perales (L'Hospitalet de Llobregat, 1a de julio 1968) estas hispana aktoro kaj reĝisoro de kino.
Jordi Mollà | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jordi Mollà i Perales |
Naskiĝo | 1-an de julio 1968 (1968-07-01) (55-jaraĝa) en L'Hospitalet de Llobregat |
Lingvoj | hispana • kataluna • itala |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo filma scenaristo filmaktoro aktoro verkisto pentristo |
TTT | |
Retejo | http://www.jordimollart.com/ |
Post aperoj en televido kaj en teatraĵoj en la Teatro Lliure, debutis en kino per Jamón, jamón en 1992.
Li estis nomumita kvinfoje por la Goja-premio, unufoje al la plej bonkvalita kurto, alia al la plej bonkvalita duaranga aktoro, kaj trifoje al la plej protagonista aktoro, sed neniam ricevis la premion.
En 2002 li premieris sian filmon kiel reĝisoro, No somos nadie. Samjare, George Lucas proponis al li ludi duarangan rolon en sia filmo Star Wars Episode II: Attack of the Clones, sed li malakceptis la proponon.
En 2006 li ludis la rolon de Paco Ariza en la filmo GAL. En 2007 li ludis la rolon de la reĝo de Hispanio Filipo la 2-a en Elizabeth: La edad de oro (2007), kaj en 2010 li ludis la rolon de la poeto Jaime Gil de Biedma en la filmo El cónsul de Sodoma, reĝisorita de Sigfrid Monleón. En la lastaj dek jaroj li partoprenis en kelkaj usonaj produktaĵoj.
Li partoprenis en filmoj en kataluna, kastilia, itala, franca kaj angla lingvoj sen dublado.
Krome, Mollá estas agnoskita verkisto, kinreĝisoro kaj pentristo.