Joseph Fouché
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph FOUCHÉ, duc d'Otrante, (esperante: duko de Otranto), (naskiĝis la 21-an de majo [1] 1759 en Le Pellerin, apud Nantes; mortis la 26-an de decembro 1820 en Triesto, tiam parto de Aŭstrio, nuntempe en Italio) estis franca politikisto, unu e lla gvidantoj de la franca Revolucio kaj ministro de la polico dum la unua franca Imperio kaj de la posta la unua Resurtronigo. Historie li estas konsiderita la patro de moderna polico kaj de la ideo kaj realigo de polica ŝtato.
Joseph Fouché | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1759 (1759-05-21) en Le Pellerin, Francio |
Morto | 26-an de decembro 1820 (1820-12-26) (61-jaraĝa) en Triesto, Aŭstrio-Hungario |
Tombo | Ferrières-en-Brie |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Joseph Fouché |
Patrino | Marie Françoise Croizet |
Edz(in)o | Bonne Jeanne Coiquaud |
Infanoj | Athanase Fouché • Joseph-Liberté Fouché • Armand Fouché d'Otrante |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • eseisto • advokato • instruisto |
Liaj politikaj kapabloj agi malantaŭ la kulisoj, kompreni kie blovas la vento kaj krei kreivajn politikajn ligojn sen ideologiaj sentoj, metis lin, kune kun lia nuntempa kolego Talleyrand, kiel la arketipo de la senbrida politikisto.
Inter aliaj de la nacia konvencio, li estis tiu, kiu subskribis la mortkondamnon de Ludoviko la 16-a.