Joseph Wölfl
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Wölfl (naskiĝis la 24-an de decembro 1773 en Salzburg, mortis la 21-an de majo 1812 en Londono) estis aŭstria pianisto kaj komponisto.
Joseph Wölfl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1773 (1773-12-24) en Salcburgo |
Morto | 21-an de majo 1812 (1812-05-21) (38-jaraĝa) en Marylebone |
Tombo | St Marylebone Parish Church, Marylebone |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | pianisto • komponisto |
Wölfl studis muzikon ĉe Leopold Mozart kaj Michael Haydn. Post mallonga restado en Varsovio li prezentis kun kelka sukceso sian unuan operon Der Höllenberg en Vieno. Al tiu sekvis Das schöne Milchmädchen kaj aliaj dramaj komponaĵoj.
En 1798 li forlasis Vienon kaj turneis kiel pianovirtuozo tra la eŭropaj ĉefurboj. Ekde 1801 li pasis kelkajn jarojn en Parizo kaj iris en 1805 Londonon.
Lia famo baziĝas sur liaj komponaĵoj por piano kaj la virtuozeco, per kiu li ludis ĉi tiujn pecojn teknike malfacilajn. En Vieno li konkuris en la salono de barono Raimund Wetzlar von Plankenstern je la piano kun la juna Beethoven.