Kaio (papo)
papo de la katolika eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Papo Sankta Kaio aŭ Gaio estis papo de la 17-a de decembro 283 al la 22-a de aprilo 296. Kristana tradicio diras ke li naskiĝis en la dalmata urbo Salona (nun Solin) proksime de Split, la filo de viro ankaŭ nomita Kaio, kaj membro de nobela familio kun rilatoj al la imperiestro Diokleciano.
Rapidaj faktoj 28-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Kaio | ||
---|---|---|
28-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Caius aŭ Gaius | |
Pontifiko | de 17-an de decembro 283 | |
ĝis ĉ. 22-a de aprilo 296 | ||
Antaŭulo | Eŭtikiano | |
Sekvanto | Marceleno | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Dalmatia | |
Morto | ĉ. 1-a de aprilo 304? en Romo, Italio | |
Tombo | katakombo de Kaliksto [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Malmultaj informoj pri Kaio estas haveblaj krom tiu donita de la Liber pontificalis, kiu reliefas en legenda klarigo de la martireco de Sankta Suzana por siaj informoj. Laŭ legendo, Kaio baptis la virojn kaj virinojn kiuj estis konvertitaj pere de sankta Tiburcio (kiu estas honorita kun Sankta Suzana) kaj Sankta Kastulo. La legendo rakontas ke Kaio prenis rifuĝon en la katakomboj de Romo kaj mortis kiel martiro.