Kantono Los-Anĝeleso
kantono en Kalifornio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Los-Anĝeleso - angle Los Angeles County (Los Angeles signifas en la hispana La anĝeloj) - estas kantono de la ŝtato Kalifornio en Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de julio 2006 ĝi havis 9 948 081 loĝantojn. Sekve temas pri la plej loĝantoriĉa kantono de tuta Usono. La sidejo kaj administra centro de la kantono estas en la urbo Los-Anĝeleso.
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Kantono Los-Anĝeleso | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
kantono de Kalifornio [+] | |||
Lando | Usono | ||
Regiono | Kalifornio | ||
Supermara alteco | 3,069 m [+] | ||
Ĉefurbo | Los-Anĝeleso | ||
- koordinatoj | 34° N, 118° U (mapo)34.05-118.25 | ||
Akvokolektejo | 12 308 km² (1 230 800 ha) [+] | ||
Areo | 12 308 km² (1 230 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 10 014 009 [+] (2020) | ||
Denseco | 813,62 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
Poŝtkodo | 90001–90899, 91001–93599 [+] | ||
Kantono Los-Anĝeleso | |||
Vikimedia Komunejo: Los Angeles County, California [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Fermi
La marborda parto de la kantono ĉe la Pacifika Oceano estas urbare strukturigita. Pli oriente, en la valo Santa Clarita kaj en la nordo de la kantono, proksime al la najbara kantono Kern, la pejzaĝo estas dezertosimila.