Kastelo Laufen (Bavarujo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La iama salcburgia Kastelo Laufen (germane Schloß Laufen) troviĝas en Laufen ĉe Salzach en Germanujo (Schloßplatz 1). La tuta komplekso estas monumentprotektota (akto nr. D-1-72-122-81; kiel grunda monumento D-1-8043-0009). Terene oni trovis spurojn de antaŭulaj konstruaĵoj kaj de la pereinta Petro-kirko.