Kastelo de Turku
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kastelo de Turku (svede, Åbo slott; finne, Turun linna), estas historia monumento kiu troviĝas en Turku, Finnlando. Ĝi datas el la 1280-aj jaroj. Dum la sekvaj jarcentoj, ĝi transiris de modesta fortikaĵo al grandega kastelo el griza ŝtono,, kies solidaj muroj atestas multajn historiajn okazintaĵojn de la lando.
Rapidaj faktoj Supermara alteco, Koordinatoj ...
Kastelo de Turku | ||
---|---|---|
kastelo | ||
burgo, muzeo [+] | ||
Supermara alteco | 12 m [+] | |
Koordinatoj | 60° 26′ 7″ N, 22° 13′ 39″ O (mapo)60.435282322.2276388 | |
Estiĝo | 13-a jarcento | |
Poŝtkodo | 20100 [+] | |
Kastelo de Turku | ||
Vikimedia Komunejo: Turku Castle [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
La apogeo de la kastelo okazis meze de la 16-a jarcento, dum regado de la reĝo Johano la 3-a (Svedio), kiu samtempe estis duko de Finnlando. En ĉi tiu epoko oni konstruis en ĝi la Etaĝon de la Renesanco kaj la Salonon de la Gereĝoj, kune kun aliaj aldonitaĵoj.
La kastelo estis la centro de la historia provinco Pura Finnlando, kaj la administra centro de tuta Finnlando.
- Kastelo de Turku en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Kastelo de Turku en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)