Kavalira ordeno
kavalira komunumo, estiĝinta dum la krucmilitoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kavalira ordeno estas tiu ordena komunumo, estiĝinta dum la krucmilitoj, kiu estis fondita origine por protekto, akompano kaj prizorgo de la pilgrimantoj en la Sanktan Landon Palestino.
Bernardo de Clairvaux nomis ilin "novtipaj kavaliroj ", ĉar ili kunligis la batalforton de la kavaliroj kun disciplino kaj abstinenco de la monaĥa ordeno. Dum la unuopaj anoj estis devoligitaj je malriĉeco, la ordenoj mem iĝis unu el la plej riĉaj organizoj de sia tempo per heredoj, donacoj kaj konkeroj.
La plej konataj kavaliraj ordenoj estis:
- Ordeno de la Templanoj, fondita en 1118 aŭ 1119, malfondita en 1312;
- Ordeno de Kristo, fondita en 1317 en Portugalio, kie ĝi postvenis la templanojn
- Ordeno de Montjoie[?] (d:Q2029097, hispane Orden de Monte Gaudio, latine ordo montis gaudii) hispana aŭ pli precize aragona kavalira ordeno, nomita laŭ monteto antaŭ la pordoj de Jerusalemo;
- Hospitalanoj, ankaŭ nomataj maltanoj kaj johanitoj. Tiu ordeno, fondita en 1099 kiel hospitala kongregacio, agadas kiel kavalira ordeno ekde 1120. Hodiaŭ la katolika branĉo estas nomata Malta Ordeno, la protestanta branĉo Ordeno de Johanitoj;
- Ordeno de germanaj kavaliroj aŭ pli mallonge Germana ordeno, fondita en 1190 por flegado de malsanuloj, en 1198 ĝi transformiĝis al kavalira ordeno.
En Hispanio kaj Portugalio la kavaliraj ordenoj fondiĝis kadre de la rekonkero (Reconquista), al kiuj alvenis kavaliroj el la tuta Eŭropo je peto de la papo (kontraŭ la maŭroj):
- Ordeno de Calatrava, fondita en 1158
- Ordeno de Aviso, portugala splitiĝo;
- Ordeno de Alcántara, unua hispana kavalira ordeno, fondita en 1156
- Ordeno de Santiago aŭ Ordeno de sankta Jakobo
- Ordeno de Montesa, fondita en 1316;
- Ordeno de Sant Jordi d'Alfama aŭ Ordeno de sankta Georgo el Alfama, fondita en 1290;
- Ordeno de San Miguel
Hodiaŭ ekzistas katolikaj, evangeliaj (kongregacioj) kaj ekumenaj kavaliraj ordenoj.