urbo en okcidenta Japanio; eksa imperia ĉefurbo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kioto (japane京都[kjoto]aŭskulti) estas urbo en Japanio, ĉefurbo de la gubernio Kioto, Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĝi estas la historie kaj kulture plej grava urbo de Japanio. Kioto situas en la regionoKansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 463 723loĝantoj sur areo de 827,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 768 loĝantoj/km².
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kioto (apartigilo)
Rapidaj faktoj granda urbo kun esceptoj • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • urbo de Japanio • turisma celloko • eksa ĉefurbo • universitata urbo • konferenca kaj turisma urbo, Administrado ...