Kolĥozo
Sovetia agrikultura kooperativo, kies anoj ricevas parton de la produktoj de la bieno proporcie al la kiomo da labortempo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolĥozo (ruse колхоз [kolĥoz]; mallongigo de коллективное хозяйство [kolektivnoje ĥozjajstvo] "kolektiva bieno") estis unu el ĉefaj manieroj de agrikulturado en Sovetunio (apude de sovĥozoj).
La kolĥozo estis agrikultura (produkta) kooperativo, laboranta sur ŝtataj agroj en la Sovetunio. La kolĥozanoj estis salajritaj laŭ la kvalito kaj kvanto de la plenumita laboro.