Konvencio de Kotonuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La konvencio de Kotunuo estas interŝtata kontrakto inter la Eŭropa Unio (EU) kaj la AKP-ŝtatoj, kiu difinas la apartajn rilatojn (speciale favorajn regulojn pri dogano) inter la EU kaj tiuj ŝtatoj, kiuj je granda parto estas eksaj kolonioj de la EU-membroŝtatoj Britio kaj Francio.
La konvencio daŭrigas kaj plievoluigas la tradicion de la konvencio de Lomeo, kiu – subskribite en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando – unuafoje difinis tian partneran rilaton inter la "norda" Eŭropa Unio kaj la "sudaj" landoj de la AKP-ŝtatogrupo kaj validis de la 28-a de februaro 1975 ĝis la 29-a de februaro 2000. La konvencio de Kotonuo subskribiĝis la 23-an de junio 2000 – en Kotonuo, la ĉefurbo de Benino. La interŝtata kontrakto difinas la interrilatojn de la subskribintaj ŝtatoj rilate al evoluhelpo, komerco, investoj kaj homaj rajtoj.
Ke tiu konvencio ne nur temis pri pli justaj komercaj rilatoj, sed ankaŭ fokusigis la temojn homaj rajtoj kaj ŝtatan administradon, diferencigas ĝin de la antaŭa konvencio de Lomeo. Komence de la jaro 2002 la konvencio ekvalidis.
La konvencio de Lomeo de 1975 kaj postaj plidetaligoj de tiu konvencio antaŭvidis interalie la unuflankan malfermiĝon de la merkatoj de la Eŭropa Unio por varoj el la AKP-ŝtatoj. La nova konvencio de Kotunuo de 2000 kontraŭe antaŭvidas "ekonomiajn interkonsentojn pri partnereco" (angle economic partnership agreements, EPAs), kiuj krome ankaŭ antaŭvidas la malfermiĝon de la merkatoj de la AKP-ŝtatoj por varoj el la Eŭropa Unio. Krom tiu nova akcento de reciprokeco, la konvencio de Kotunuo pli diferencigas inter diversaj grupoj inter la AKP-ŝtatoj laŭ grado de industria kaj socia evoluo, kaj antaŭvidas plej da helpo por la tiuflanke malplej evoluintaj ŝtatoj.
La kostojn de tiuj projektoj grandparte financas la Eŭropa Evolua Fondaĵo (EEF) kaj kreditoj el la Eŭropa Investa Banko. La plej grandajn monsumojn tra tiuj du institucioj donas la eŭropaj ŝtatoj Francio kaj Germanio.
La konvencio daŭrigas tradicion de partnera kunlaboro inter la ŝtatoj de origine la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), poste la Eŭropa Komunumo (EK) kaj fine la Eŭropa Unio (EU) kun pli sudaj landoj. Tiu tradicio komenciĝis dum la jaro 1963 per la konvencio de Jaundeo. Dum tiu jaro la EEK komencis subteni evoluajn projektojn ĉefe en la eksaj francaj kaj belgaj kolonioj de Afriko. Kiam dum la jaro 1975 Britio aliĝis al la Eŭropa Komunumo, la interkontrakta ŝtataro per la konvencio de Lomeo ampleksiĝis per multaj ekse britaj kolonioj en la regionoj Afriko, Karibio kaj Pacifika Oceano. Tiu kaj la tri sekvaj versioj de la konvencio de Lomeo garantiis al la AKP-ŝtatoj ekonomiajn privilegiojn, plifaciligis ilian aliron al la komuna merkato de la exuropa ŝtatogrupo kaj enkondukis stabilajn prezojn por difinitaj varoj, kies celo estis garantii la eksportajn enspezojn de la AKP-ŝtatoj. Inter la jaroj 1975 kaj 2000 la Eŭropa Investa Fondaĵo financis la projektojn de la konvencio de Lomeo per 40 milionoj da Eŭroj.
Intertraktadoj pri sekva konvencio inter la Eŭropa Unio kaj la AKP-ŝtatoj, kiu validu post la jaro 2000, komenciĝis la 30-an de septembro 1998. Dum du jaroj granda grupo da politikistoj kaj ekonomiistoj diskutis la novan konvencion, kiu subskribopretis la 23-an de junio 2000 en Kotonuo.