Kronologio de la terorisma atako en Beslano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kronologio de la terorisma atako en Beslano ampleksas okazintaĵojn de la 1-a ĝis la 3-a de septembro 2004 en la nord-osetia urbo Beslano, estis unu el la plej teruraj tragedioj en historio de nuntempa Rusio. Ĝi forte afekciis ne nur rusian, sed ankaŭ tutmondan publikon. La 1-an de septembro 2004 grupo da armitaj teroristoj kaptis lernejon en malgranda urbo Beslano en Nord-Osetio. En manoj de la bandanoj, kiuj agis, kiel oni klarigis poste, laŭ ordono de Ŝamil Basajev, troviĝis pli ol 1200 homoj, plejparte virinoj kaj infanoj. Dum tri tagoj oni tenis ilin en netolereblaj kondiĉoj, praktike ne donante akvon kaj nutraĵon. La 3-an de septembro 2004 taĉmentoj de speciala celo per eksplodoj ene de la mezlernejo estis devigitaj komenci sturmon, rezulte de kiu pli ol 300 homoj pereis, kaj ĉirkaŭ 600 estis vunditaj. Eldono "Gazeta" penis restarigi kronologion de tiuj tragikaj eventoj.