Kuracplanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kuracplantoj, medicina planto, oficina planto aŭ farmaciaj plantoj estas plantoj kies parto (folio, tigeto, radiko, basto, frukto ktp.) estas uzebla rekte aŭ post prilaboro por kuraci homon. Oni povas kolekti tiujn sanigajn partojn en la naturo, sed por tio necesas la bona kono de plantoj. Ekzistas plantoj, kiujn oni kultivas ne kiel kuracplanton, sed la flankprodukto servas bazmaterialon por la medicina industrio (papavo). Oni jam ellaboris la industrian kultivadon de kelkaj gravaj kuracplantoj (kamomilo).