La satanaj versoj
anglalingva romano de Salman Rushdie / From Wikipedia, the free encyclopedia
The Satanic Verses estas romano de Salman Rushdie, inspirita teme parte de la historia okazo, kiun Mohameto laŭdire spertis. La publikigo kaŭzis multe da polemiko, kiam ĝi estis eldonita en 1989, ĉar multaj islamanoj konsideris ĝin blasfema.
The Satanic Verses | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Salman Rushdie |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | septembro 1988 |
Eldonejo | Viking Press |
Ĝenro | magirealisma fikcio |
Iom poste, fatwa (islama religia decido) estis deklarita kontraŭ Rushdie de ajatolo Ruhollah Ĥomejni, kiu promesis lian morton. Rushdie estis kondamnita ne ĝuste pro simpla kritiko de Islamo, sed pro la krimo de apostateco, aŭ provo forlasi la religion, ĉar Rushdie komunikas en la romano, ke li nun kredas, ke Islamo estas falsaĵo.
La romano, kiel multaj aliaj de Rushdie, temas pri hindoj loĝantaj en Anglio, kaj hindoj reirantaj al Barato post angliĝi. Ĝi komenciĝas per terorista atako al aviadilo super la Manika Markolo (bazita sur reala okazaĵo). La du protagonistoj mirakle travivas la falon post la eksplodo; fakte, ili sentas sin renaskitaj: Gibreel Farishta kreskigas anĝelajn flugilojn kaj Saladin Chamcha poste, je sia ŝoko, rimarkas, ke kornoj kreskas el la kapo.
La polemiko ekestis pro la priskribo fare de Rushdie de la Profeto Mohameto kiel erarema homo, kaj des pli pro la interpreto de la satanaj versoj kiel pruvo, ke la Korano ne estas senerare dia.