La tri musketeroj
romano far Aleksandro Dumas patro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La tri musketeroj (france Les Trois Mousquetaires, [le trŭa musketer]) estas mondfama romano de la franca verkisto Alexandre Dumas (patro), origine eldonita laŭ ĉapitroj ekde 1844. Ĝi estas la unua parto de trilogio (kun Vingt Ans après, trad. Dudek Jaroj poste, kaj Le Vicomte de Bragelonne, trad. La Vicgrafo de Bragelonne) pri d’Artagnan kaj liaj tri amikoj Athos, Porthos kaj Aramis.
Rapidaj faktoj Les trois mousquetaires, literatura verko ...
Les trois mousquetaires | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Alexandre Dumas (patro) | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1844 | ||||
Ĝenro | serie eldonita fikcio • aventura fikcio | ||||
Loko de rakonto | Parizo • Meung-sur-Loire • Londono • Kalezo • La Rochelle • Béthune | ||||
| |||||
Fermi
La nomo de la romano en Esperanto estas malunueca.
Jen (parta) esperantigo de 1907:
- Tri musketeroj, kvina ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe), rete legebla ĉi tie
Pli multaj modernaj mencioj estas tamen pri Tri musketistoj aŭ Tri muskedistoj. Musketero, musketisto, aŭ muskedisto estas soldato ekipita per france mousquet [muske], pafilo kiu gravis dum la 18-a jarcento en Francio kaj kiu en Esperanto aperas kiel jen musketo jen muskedo.