Listo de la plej multekostaj pentraĵoj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu estas listo de la plej altaj konataj prezoj pagitaj por pentraĵoj. La plej alta vendo en la listo (Vazo kun dekkvin sunfloroj de Vincent van Gogh) estas el 1987, kaj pli ol trioble de la antaŭa registrita prezo, nur du jarojn antaŭe, enirigis en nova epoko en pintaj pentroprezoj. Tiu vendo gravis ankaŭ ĉar estis la unua fojo ke "moderna" pentraĵo (tiukaze el 1888) iĝis la rekordo, male al antikvaj pentraĵoj kiuj ĝis tiam estis la rekordoj. Ekde tiam vendoj de la plej valoraj pentraĵoj estis kutime faritaj ĉe aŭkcioj, kaj la suba listo ankoraŭ montras kelkajn "privatajn vendojn", kiaj ĉe la kvin plej multekostaj. La nuna rekorda prezo estis pagita por Kiam vi geedziĝos? de Paul Gauguin, kiu estis vendita kontraŭ 300 milionoj da usonaj dolaroj en 2015.