MI6
From Wikipedia, the free encyclopedia
MI6 [prononco "em-aj-siks" en la originala angla, sed "mo-i-ses" en Esperanto] aŭ Secret Intelligence Service (SIS, foje simple nomata Secret Service) estas la prieksterlanda sekreta servo de la ŝtato Britio. MI6 estas mallongigo por "Military Intelligence, Section 6", do "armea informiĝa servo, sekcio ses". Direktoro de la MI6 ekde novembro 2009 estas John Sawers.
Rapidaj faktoj registara spionada organizaĵo, Komenco ...
MI6 | ||
---|---|---|
registara spionada organizaĵo | ||
Komenco | 1909 vd | |
Antaŭe | Directorate of Military Intelligence vd | |
Geografia situo | 51° 29′ 14″ N, 0° 7′ 27″ U (mapo)51.487194444444-0.12405555555554 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Londono | |
| ||
Moto | Semper Occultus Ĉiam Sekreta | |
Fondinto(j) | Mansfield Smith-Cumming vd | |
Posedatoj | Lincolnshire Poacher • Cherry Ripe vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Tre konata en reala vivo, la sekreta servo eĉ pli famiĝis en fikcio per la kinejaj filmoj kaj rilataj verkaĵoj pri la rolulo James Bond, fikcia agento de la servo, ofte simple nomata laŭ sia agenta numero "007", kiu havu nelimigitan "licencon pri mortigo" en sia tasko savi ne nur Brition, sed la tutan mondon ĉefe el la minaco de la Sovetunio.