Problemo de la malbono
From Wikipedia, the free encyclopedia
"Se Dio vere estas, de kio la malbono? Kaj se li ne estas, de kio la bono? (Si Deus est unde malum? Et si non est, unde bonum?"). El Boecio, en De consolatione philosophiae
Malbono laŭ la intuicia esperanta vortoformo estas la malo de bono. Tamen tiu leksika opono ne tuj evidentigas la komplekson de la malbonoj kiuj etendiĝas el la materia sfero ĝis la psika kaj morala kaj metafizika. Ĝenerale, tamen, kiel konvencia malo de la bono, la malbono povas esti intencita kiel la nedezireblo en si mem.
Se turbas la konstato kaj sperto de la fizika malbono (doloro, morto, psika sufero), eĉ pli malkvietigas la menson la malbono morale kaj metafizike problematigita.
La problemo de la malbono estis alfrontita, en la historio de la homa pensado, sub diversaj aspektoj baziĝante sur malsamaj kriterioj. Startante per filozofia, kaj restante en la okcidenta mondo, eblas aliri laŭ tri diversaj perspektivoj, laŭ skansio jam utiligata de Leibniz, kiun siavice reprenis Aŭgusteno. La problemo malkomponiĝas laŭ tri genroj: metafizika, morala kaj fizika, por respondi al jenaj fundamentaj demandoj:
- ĉar la malbono konstateblas, kio ĝi estas kaj en kio ĝi konsistas?
- kiel ĝi signifas rilate al la homo?
- kiuj estas ĝiaj reprezentadoj kaj eblaj manifestadoj en la realo?
Kutime fakuloj pludividas jene la problemon:
- Malbono morala (peko, agreso, mortigo, maljusteco ktp)
- Malbono fizika (malsano, morto, malklereco ktp)
- Malbono metafizika (la estaĵoj ĝuas limigitajn perfektaĵojn: la tuta estaĵaro montras feblecon kaj detruiĝecon).
Foje, eĉ elstaraj filozofoj parolas pri malbono trapasante, sendistinge, de unu al aliaj genroj kvazaŭ inter ili ne estus diferenco aŭ imagante pri ili unikan originon.