Margareta (Tirolo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Margareta de Tirolo kaj Görz, ankaŭ (mok)nomata "Margareta Maultasch" (n. 1318 en Tirolo; m. la 3-an de oktobro 1369 en Vieno) estis la filino de duko Henriko de Karintio kaj Tirolo kaj lia edzino Adelajda de Brunsvigo, kaj estis grafino de Tirolo.
Margareta | ||
---|---|---|
Grafino de Tirolo kaj Görz | ||
Regado | 1335–1363 | |
Antaŭulo | Henriko de Karintio | |
Sekvanto | Rudolfo la 4-a de Aŭstrio | |
Persona informo | ||
Margarete von Tirol | ||
Naskiĝo | 1318 en Sudtirolo | |
Morto | 3-an de oktobro 1369 (1369-10-03) en Vieno | |
Tombo | Minoritana preĝejo (Vieno) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Gorizia (House of Meinhardin) vd | |
Patro | Henriko de Karintio vd | |
Patrino | Adelaide of Brunswick vd | |
Gefratoj | Adelheid von Görz und Tirol vd | |
Edz(in)o | Johano Henriko, filo de Johano de Luksemburgo • Ludoviko la 5-a de Bavario, "la Brandenburga", filo de Ludoviko la Bavaro | |
Infanoj | Meinhard III, Count of Gorizia-Tyrol vd | |
Profesio | ||
Okupo | feudatory (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
MARGARETA "MAULTASCH" LA MALBELA, UNUA FEMINISTINO?
Ĉu Margareta "Maultasch" estis facilmora virino, lerta diplomatino aŭ viktimino de politiko? La kontraŭdiraj opinioj estas travideblaj ankaŭ en ŝiaj bildoj, kiuj representas ŝin aŭ kiel bela virino aŭ malbelega kun monstra buŝo (kiel signifas ŝia moknomo). Margareta, tre juna edziniĝis kun Johano Henriko, filo de Johano de Luksemburgo, reĝo de Bohemio, kaj nepo de la imperiestro Henriko la 7-a. Ŝi repudiis sian unuan edzon. Magareta edziniĝis poste kun Ludoviko de Brandenburgo, filo de la imperiestro Ludoviko la Bavaro . Tio eksplodigis la reagon de la princepiskopo de Trento, de la Papo (kiu minacis pri anatemo) kaj de la imperiestro Karolo la 4-a, frato de la una edzo de Margareta. La imperiestro atakis la Kastelon Tirolo, proksime de Merano (kiu nun estas en Italio), sed li estis retropuŝita. Kiam, finfine, okazis la religia ceremonio, Margareta restis vidvino; ŝi rezignis siajn rajtojn, ordonante al siaj regatoj agnoski “la karajn parencojn” Habsburgo.