Masakroj ĉe Rejnlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masakroj ĉe Rejnlando, ankaŭ konataj kiel la persekutadoj de 1096 aŭ Gzerot Tatnó[1] (hebree: גזרות תתנ"ו, "Ediktoj de 4856"), estis sinsekvo de amasaj murdoj kontraŭ judaj komunumoj fare de tumultaroj de germanaj kristanoj dum la popola krucbatalo en 1096, aŭ 4856 laŭ la juda kalendaro.
Laŭ David Nirenberg[2], la okazintaĵoj de 1096 ĉe Rejnlando "okupas gravan lokon en la moderna juda historiografio kaj estas ofte prezentitaj kiel la unua kazo de antisemitismo kiu estus ekde tiam neniam forgesota kaj kies pinto estis la Holokaŭsto."[3]