Metroo de Tokio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Metroo de Tokio (japane 東京の地下鉄, Tōkjō no ĉikatecu) estas sistemo de transporto operaciata de du malsamaj kompanioj: Toej (都営 [Toei]) kaj Tokyo Metro (東京メトロ [tōkjō metoro]). Tokio havas 13 metroliniojn, kun tuta longo de 286,2 km, kio iĝas ĝin la kvina plej granda metroreto de la mondo, post la metrooj de Novjorko, Londono, Moskvo kaj Madrido. Ĝi estas la dua plej uzata en la mondo, kun 2'500 milionoj da uzantoj ĉiujare. La unua metroo en Azio, estis inaŭgurita en Tokio en decembro 1927. En 1995 ĝi havis internacian famon, kiam la terorisma grupo Aum Ŝinrikjo ("Supera Vero") atencis per sarino en la metroo, okazigante 27 mortintojn.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun la metroa sistemo "Tokyo Metro" (東京メトロ), administrata de la kompanio "Tokyo Metro Co., Ltd." |
Rapidaj faktoj Subway in Japan, Lando(j) ...
Metroo de Tokio | |||||
---|---|---|---|---|---|
東京の地下鉄 | |||||
metroo | |||||
Subway in Japan | |||||
Geografia situo | 35° 41′ 22″ N, 139° 41′ 30″ O (mapo)35.689444444139.691666666 | ||||
Lando(j) | Japanio vd | ||||
Situo | Tokio | ||||
| |||||
| |||||
Fermi