Minikso
operaciumo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Minikso (angle Minix), multfoje MINIKSO, estas operaciumo kaj ankaŭ ties sistemo de arkivoj, bazita sur Unikso, disdonata kune kun sia kodo kaj programita de Andrew S. Tanenbaum en 1987 kun edukada celo.
Rapidaj faktoj Lasta stabila versio, Programlingvo ...
Minikso | |
---|---|
Lasta stabila versio | 3.3.0, 3.4.0rc6 |
Programlingvo | C |
Permesilo | 3-kondiĉa BSD-permesilo |
Retejo | minix3 |
Fermi
Pro ĝia malgrandeco kaj pro tio, ke ĝi estas mikrokerno kaj granda dokumentaro, Minikso estas oportuna por homoj volantaj uzi aŭ studi operaciumon similan al Unikso en persona komputilo. Minikso unue funkciis nur en IBM PC, sed poste ekzistas por malsamaj komputiloj.
Kelkaj konsideras, ke Linukso devenis de Minikso. La originala nomo Minix devenas de la kunigo inter la anglaj minimal ("minimuma") kaj Unix ("Unikso").