Ministraro unua de Gerhard Schröder
From Wikipedia, the free encyclopedia
La unua ministraro de Gerhard Schröder estis la federacia registaro de Germanio, kiu oficis inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002 dum la 14-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag.
Ministraro unua de Gerhard Schröder | ||
---|---|---|
federacia kabineto de Germanio | ||
Jurisdikcio | Germanio | |
Lando | Germanio | |
Dum | 27-a de oktobro 1998 - 17-a de oktobro 2002 | |
Antaŭulo | Ministraro kvina de Helmut Kohl | |
Sekvanto | Ministraro dua de Gerhard Schröder | |
Estrata de la socialdemokrato Gerhard Schröder, ĝi estis subtenata de registara koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la ekologiisma partio Alianco '90/La Verduloj. La registaro havas la adjektivon "unua", ĉar ankaŭ dum la posta 15-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter oktobro 2002 kaj 2005 la nacia registaro estis estrata de Gerhard Schröder - tiam same temis pri koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj la partio Alianco '90/La Verduloj.
Krome atentindas, ke antaŭ sia funkcio de Federacia Kanceliero de Germanio, Gerhard Schröder estis ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio kaj tie li ankaŭ estris du registarojn: la unua ministraro de Gerhard Schröder en Malsupra Saksio oficis inter la jaroj 1990 kaj 1994, kaj la dua inter la jaroj 1994 kaj 1998 - ankaŭ tiuj du registaroj ne konfuziĝu kun la samnomaj naciaj registaroj.