Monaĥejo Makaravank
From Wikipedia, the free encyclopedia
Makaravank (armene Մակարավանք, «monaĥejo de Makario ») estas monaĥejo kiu situas en la kampara vilaĝo Aĉaĝur, en la marzo Tavuŝo, en Armenio. Ĝi estis fondata en la 9-a jarcento sur plataĵo kaj poste estis ampleksigita en la 13-a jarcento. Ĝi havas 4 preĝejojn, gaviton kaj aliajn konstruaĵojn por sekundaraj aferoj. Kvankam la monaĥeja komplekso ne estas uzata nuntempe kiel religia konstruaĵo, la komplekso bone konserviĝas. Ĝi estis restaŭrita en la 20-a jarcento dufoje kaj estas sufiĉe fame konata pro ĝiaj elstaraj ornamaĵoj. Kune kun aliaj monaĥejoj de la regiono ĝi estas turisma allogaĵo sed ne tiel konataj kiel aliaj, kiel ekzemple la monaĥejo Hagharcin.
Monaĥejo Makaravank | ||
---|---|---|
Monaĥejo | ||
monaĥejo [+] | ||
Lando | Armenio | |
Regiono | Tavuŝo | |
Situo | Aĉaĝur | |
- koordinatoj | 40° 58′ 24″ N, 45° 7′ 37″ O (mapo)40.97333333333345.126944444444 | |
Estiĝo | 12-a jarcento | |
|
||
Monaĥejo Makaravank | ||
Vikimedia Komunejo: Makaravank [+] | ||
La monaĥeja komplekso konsistas el malnova preĝejo, ĉefa preĝejo Surb Astvacacin ("Sankta Dipatrino") kaj ilia komuna gavito, same kiel malgranda preĝejo Surb Astvacacin kaj diversaj ruinigitaj konstruaĵoj, ĉi tiu monaĥejo havas muregojn kaj estas aparte fama pro la skulptitaj ornamoj. Ĝia turisma potencialo tamen estas ankoraŭ malmulte ekspluatata kaj ne tro vizitata kompare kun aliaj proksimaj monaĥejoj de la regiono.