La proksimeco al la ĉefurbo de Hispanio okazigis akcelitan loĝantaran disvolviĝon tra de la lastaj jardekoj. Mostoles, dum 40 jaroj, de kampara 4000-persona vilaĝeto meze de la 1960-aj jaroj transformiĝis en grandan kaj modernan urbon kun pli ol 212.000 loĝantoj.
Tradicie oni ligas la konsideron de la iama vilaĝo al proklamo de la tiama urbestro de Mostolo en 1808 kontraŭ la okupado de Hispanio fare de la trupoj de Napoleono, kiu laŭdire okazigis la komencon de la eksplodo de la Hispana Milito de Sendependiĝo.