Newcastle United F.C.
From Wikipedia, the free encyclopedia
Newcastle United Football Club (F.C.) (Esperanto: Unuiĝinta futbalklubo de Newcastle) estas angla futbalklubo de Newcastle-upon-Tyne en Britio. Tiu klubo ludas en la F.A. Supra Ligo, la plej alta futballigo de Anglio, de 2010, kiam ĝi revenis al la Supra Ligo de la FA Ĉampioneco, nome la dua ligo de angla futbalo. Ĝia stadiono, St James' Park, kie klubo ludas de ĝia fondo en 1892, troviĝas en la urbocentro de Newcastle-upon-Tyne, en la strato Gallowgate, kio estas ankaŭ la nomo de unu de la sidlokoj de la stadiono. La trejnisto de la klubo estas de 11-a de marto 2016 Rafael Benitez, kiu anstataŭis ekstrejniston Steve McLaren. La defendanto Fabricio Coloccini estas la kapitano de la klubo.
Rapidaj faktoj futbala klubo ...
Newcastle United | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Newcastle United Football Club | ||
Kromnomo | The Magpies (La Pigoj) The Toon (La Urbo) | ||
Fondita | 9-a de decembro 1892 | ||
Stadiono | St James' Park Newcastle-upon-Tyne, Anglio | ||
Kapacito | 52.405 | ||
Prezidanto | Mike Ashley | ||
Trejnisto | Rafael Benitez | ||
Ligo | FA Ĉampioneco | ||
2018-19 | 13-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.nufc.co.uk | ||
| |||
Fermi