Nikanoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sankta Nikanoro - naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1, mortis eble ĉirkaŭ la jaro 76 en Kipro - estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo. Lia nomo ("la venkanto") indikas grekan devenon.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Nikanoro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 2001 (2001-01-01) |
Morto | 1-an de januaro 1976 (1976-01-01) (-25-jaraĝa) en Kipro |
Okupo | |
Okupo | diakono |
Fermi
Laŭ la kristana tradicio li pro sia kristaneco mortis kiel martiro, samtage kiel la sankta Stefano, ĉirkaŭ la jaro 76 en Kipro. Lia memortago en la katolika eklezio kaj la ortodoksismaj eklezioj estas la 28-a de julio, en la ortodoksismaj eklezioj aldone ankaŭ la 4-a de januaro.