From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekzistas ankaŭ aliaj homoj kun ĉi tiu familinomo, vidu Nekrasov.
Nikolaj Nekrasov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de novembro 1821 en Nemyriv | |
Morto | 27-an de decembro 1877 (56-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Kojlorektuma kancero vd | |
Tombo | Novodevichy Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Imperia Sankt-Peterburga Universitato (1839–1841) Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Gefratoj | Anna Alekseyevna Butkevich (en) vd | |
Edz(in)o | Zinaida Nekrasova (en) (1877 (Julia)–1877 (Julia)) vd | |
Amkunulo | Avdotya Panaeva (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto literaturkritikisto ĵurnalisto aŭtobiografo verkisto publikigisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nikolaj Alekseeviĉ NEKRASOV (en rusa Николай Алексеевич Некрасов; naskiĝis la 10-an de decembro 1821 (n.s.) en Nemirov, Podola gubernio, Rusia Imperio (nun Vinica provinco de Ukrainio) kaj mortis la 8-an de januaro 1878 en Sankt-Peterburgo. Li estis granda rusa literaturisto, poeto kaj eldonisto. Unu el la plej fama verkoj estas "Kiu vivas bone en Rusio?"
Patro, Aleksej Sergeeviĉ Nekrasov (1788 – 1862), estis militisto eksiĝinta kiel majoro en 1824. Patrino, Elena Andreevna Zakrevskaja ( ? - 1841) apartenis al riĉa pola familio el Varsovio. Ŝiaj gepatroj malaprobis ŝian deziron edziniĝi al Nekrasov. Tial la geedziĝo okazis sen ties beno.
Ekde 1824 la familio loĝis en bieno de Aleksej Nekrasov situinta en Greŝnevo, Jaroslavla gubernio. Entute la gepatroj havis 13 infanojn, sed elvivis kaj maturiĝis nur tri.
Post iom da tempo Aleksej Nekrasov komencis servi kiel polica prefekto de la gubernia distrikto. Dum la inspektoj li ofte kunprenis filon Nikolaj, kiu jam infanaĝe povis vidi malfeliĉan vivon de la rusa popolo. Tiuj negativaj impresoj estis bazo de multaj liaj verkoj poste.
En 1832 Nikolaj komencis lerni en Jaroslava gimnazio, kiun li finis en 1837.
Kiam Nikolaj iĝis 16–jaraĝa la patro decidis direkti lin en Sankt-Peterburgon por studi en militejo. Tamen tie li malgraŭ volo de patro ekstudis en Peterburga universitato kiel volontulo, sen stipendio en ĝia filozofa fakultato. La ĉagreniĝinta patro restigis la filon sen ajna subvencio.
Dum studado en 1839 - 1841 Nikolaj grave mizeris kaj permanente serĉis laboron.
Tiam li verkis artikolojn por revuoj, versis fabelojn por infanaj libretoj, dramigis por vodeviloj en teatroj k.t.p. En 1840 li sukcesis ŝpari necesan monon por eldoni sian versaron “Revoj kaj sonoj” subskribinte ĝin per siaj inicialoj N.N.
Fine de 1846 li kune kun Ivan Panajev aĉetis eldonejon “Sovremennik” (Samtempulo). Poste laŭ lia invito en ĝi fruktodone kunlaboris fama verkisto Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin. Ilia amikeco kaj kunlaboro daŭris en alia eldonejo “Oteĉestvennije Zapiski” (Patrujaj Notoj).
Ekde komenco de 1875 la verkiston atakis terura kancero, pro kiu li mortis la 8-an de januaro 1878. Verkitaj tiam versoj “Lastaj kantoj” estis ĉefe dediĉitaj al rememoroj pri lia patrino Elena Andreevna kaj senzorga infanaĝo.
Malgraŭ forta frosto multemila homamaso de liaj adeptoj akompanis funebran procesion ĝis la tombejo Novodeviĉje en Sankt-Peterburgo.
Proksime de bieno Greŝnevo troviĝas vilaĝo Abakumcevo, en kiu ĝis nun funkcias preĝejo nome de sanktuloj Petro kaj Paŭlo. En ĝi ofte preĝis Nekrasova familio. Tie estas tombo de Elena Nekrasova kaj kripto kun restaĵoj de ceteraj gefamilianoj. Nikolaj Alekseeviĉ laŭeble subvenciis la preĝejon kaj sukcesis konstrui duetaĝan lignan lernejon por loka kamparana infanaro. En konstruado kaj instruado, komenciĝinta en 1872, multe kunlaboris tiea preposto Ivan Zikov.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.