Optimisto (velŝipo)
velŝipo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La velboata klaso Optimisto estas grupo da normigitaj aparte etaj kaj malpezaj velŝipetoj por infanoj kaj junuloj ĝis la aĝo de proksimume 15 jaroj (jam altaj 14-jaruloj povas havi iom da malkomforto trovi lokon por la longaj kruroj en la malvasta boato). La tutmonde en grandaj kvantoj disvastiĝinta velboato estas ŝatata por lernado de velado, por hobia, libertempa akvosporta distriĝo, sed ankaŭ kiel enkonduka klaso en la sporton de regatta velado. La boato, kvankam iom rondigita, havas klare kvar angulojn kaj iom aspektas kiel surakva plasta granda kesto.
Pliaj informoj klasa simbolo ...
klasa simbolo | |
---|---|
Boataj mezuroj | |
longo: | 2,30 m |
larĝo: | 1,13 m |
alto de la ŝipa trunko super la akvosurfaco : | ĉ. 40 cm |
alto sub la akvosurfaco (sen stabiligilo): | ĉ. 65 cm |
alto de la masto: | 2,35 m |
pezo (velopreta): | ĉ. 45 kg |
vela areo (granda velo): | 3,5 m² |
Ceteraj informoj | |
velboata indico: | 173 |
velboata klaso: | internacia |
Fermi