Ostia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ostia - en Esperanto ankaŭ nomiĝebla Ostio - dum la antikva epoko estis la havena urbo de la antikva urbo Romo kaj eble ties unua kolonio. Nuntempe proksime de la antikva urbo estas moderna loĝloko samnomo, kiu apartenas al la urba teritorio de la moderna urbo Romo, kaj la antikvan loĝlokon oni nun nomas Ostia Antica.
Rapidaj faktoj arkeologia loko, antikva urbo [+], Lando ...
Ostia | ||
---|---|---|
arkeologia loko, antikva urbo [+] | ||
Lando | Italio | |
Situo | Ostia, Latio | |
- koordinatoj | 41° 45′ 21″ N, 12° 17′ 30″ O (mapo)41.75583312.291667 [+] | |
Areo | 1,5 km² (150 ha) | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Ostia | ||
Vikimedia Komunejo: Ostia Antica [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
La ruinoj de la antikva havenurbo situas proksimume 23 kilometrojn sudoriente de la roma urbocentro ĉe la enfluejo de la rivero Tibero en la Mediteranean Maron. La nomo "Ostia" devenas de la latinaj vortoj os, „buŝo“ kaj ostium, „enirejo“ kaj celas la riveran enfluejon en la maron.