Pablo Milanés
kuba kantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pablo MILANÉS (naskita en Bayamo, Kubo je la 24-a de februaro de 1943 - mortinta en Madrido, Hispanio je la 22-a de novembro 2022)[1] estis kuba kantisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Pablo Milanés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pablo Paulo Milanés Arias |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1943 (1943-02-24) en Bayamo |
Morto | 22-an de novembro 2022 (2022-11-22) (79-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Kancero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro gitaristo kantisto poeto |
TTT | |
Retejo | http://www.milanespablo.com |
Fermi
Pablo Milanés studis en la konservatorio de Havano. Li estas unu el la fondintoj de la grupo de novaj kubaj trobadoroj (nueva trova), kune kun Silvio Rodríguez.
Li estas fama pro siaj amaj kanzonoj, kaj ankaŭ pro aliaj kun politika enhavo. Inter la plej famaj troviĝas "Yolanda", "Yo me quedo" (Mi restas) aŭ "Amo a esta isla" (Mi amas tiun ĉi insulon). Pluraj el liaj kanzonoj estis esperantigitaj de kubaj kaj brazilaj artistoj.[2][3]