Paide
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paide (germane Weißenstein) estas urbo en Estonio. Ĝi apartenas al la distrikto Järvamaa kaj estas ties administra centro.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Distrikto ...
Paide | |||
estone Paide, germane Weißenstein | |||
urbo en komunuma administrado | |||
|
|||
Ŝtato | Estonio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Distrikto Järva | ||
Situo | Jõhvi | ||
- koordinatoj | 58° 53′ 08″ N 25° 33′ 25″ O (mapo) | ||
Areo | 10 036 km² (1 003 600 ha) | ||
Loĝantaro | 8 868 (2023) | ||
Denseco | 0,88 loĝ./km² | ||
Unua skriba mencio | 1265 | ||
Urbestro | Kersti Sarapuu | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EET (UTC+3) | ||
Situo enkadre de Estonio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Paide | |||
Retpaĝo: www.paide.ee | |||
Fermi
Paide situas en la centro de la lando, de kie venas la urba moto "Koro de Estonio" (estone Eestimaa süda). Dum la mezepoko, en la 13a jarcento, la impona kastelo de Paide montris la danan influregionon. La urbo estis konstruita el blanka kalkŝtono (estone "paekivi"), per kio la germana nomo Weißenstein ("Blankŝtono") klarigeblas.
Paide estis menciita unuan fojon en la jaro 1265, kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1291. De la detruita kastelo restis la impona, 30 metrojn alta turo nomita "Longa Hermano", kiu iĝis rekonilo de la urbo.