Papuonovgvinea kinao
From Wikipedia, the free encyclopedia
La papuonovgvinea kinao - loke nomata kina, plurale same - estas la nacia valuto de Papuo-Nov-Gvineo. Unu kinao estas dividita je cent toea. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas PGK. La kinao enkondukiĝis la 19-an de aprilo 1975, anstataŭigante la aŭstralian dolaron je kurzo 1:1. Historie en Papuo-Nov-Gvineo antaŭe jam validis la novgvinea pundo kaj novgvinea marko.
Rapidaj faktoj valuto ...
Papuonovgvinea kinao | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Papuo-Nov-Gvineo |
Subdivido: | 100 toea |
Kodo laŭ ISO 4217: | PGK |
Mallongigo: | K |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 2,65041 PGK 1 eŭro = 3,77062 PGK (la 4-an de novembro 2010) |
Fermi