Pariza tombejo de Bagneux
From Wikipedia, the free encyclopedia
La pariza tombejo de Bagneux estas unu el la tombejoj administritaj de Parizo, sed lokitaj ekster la limoj de la urbo. Ĝi dependas de la pariza municipo sed situas sur la teritorio de Bagneux, en la departemento Hauts-de-Seine. Ĝia enirejo tamen situas en Montrouge, ĉe la avenuo Marx Dormoy.
Rapidaj faktoj Cimetière parisien de Bagneux, ŝtato ...
Cimetière parisien de Bagneux | ||||
---|---|---|---|---|
Enirejo de Pariza tombejo de Bagneux | ||||
ŝtato | Francio | |||
urbo | Bagneux | |||
adreso | Avenuo Marx Dormoy | |||
koordinatoj | 48° 48′ 21″ N, 2° 18′ 33″ O (mapo)48.8058332.309167 | |||
| ||||
Fermi
Ĝi malfermis je la 15-a de novembro 1886 kaj enhavas entute pli ol 83000 koncesiojn. En la tombejo troviĝas precipe multaj sekcioj por Judoj.