Paweł Kukiz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paweł Piotr KUKIZ (naskiĝis la 24-an de junio 1963 en Paczków) estas pola kantisto, muzikisto (rok-muziko) kaj aktoro. En la jaroj 1984-2013 estis gvidanto de la muzika grupo Piersi. En 2001 partoprenis projekton pri novaj aranĝoj de jugoslaviaj kantoj en la muzikalbumo Yugoton, kaj en 2007 en ĝia daŭrigo – Yugopolis. En la 80-aj jaroj fondis plurajn muzikgrupojn.
Paweł Piotr Kukiz | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Paweł Piotr Kukiz |
Dato de naskiĝo | 24-a de junio 1963 [#] |
Naskiĝloko | Paczków [+] |
Aĝo | 60 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | muzikisto, politikisto, aktoro, kantisto, kantotekstisto kaj kantoverkisto [#] |
Geografio | |
Ŝtato | Pollando |
Familio | |
Patro | Tadeusz Kukiz [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | pola lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Ordeno de la Rideto, Kisiel Prize, Medal of Saint Albert Chmielowski [+] |
Retpaĝo | https://ruchkukiza.pl/ [+] |
Portalo pri Homoj | |
En 2005 partoprenis Festivalon de Sorĉita Kanto en Krakovo. Samjare aperis dum celebrado de Nacia Vivo-Tago. De septembro 2009 kunkreinto de publicista televida programo en Pola Televido. En 2010 estis ĵuriano en Festivalo de Angla Kanto en Brzeg.
De 2009 estas ĉefredaktoro de portalo nieobecni.com.pl, dediĉita al dokumentado de polaj tombejoj ekster la pola orienta landlimo, kaj ankaŭ de antikvecaj tombejoj en Okcidentaj Teritorioj (i.a. de postjudaj kaj postgermanaj) kaj de ĉiuj nekropoloj, sur kiuj estas poloj.
Septembre 2012 iniciatis kun Civitana Movado agadon favore al majoritata balotsistemo la agadon Zmieleni.pl
Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 kaj okupis la 3-an lokon inter la 11 kandidatoj, akirante 3 099 079 da balot-voĉoj, t.e. 20,8% da validaj voĉoj[1]. Li anoncis ke apogos neniun kandidaton en la dua etapo de balotoj[2]. En la Parlamentaj Balotoj 2015 li kreis la Balotkomitaton Kukiz'15 (vidu la apudan logotipon de la komitato). Li estis kandidato al Pola Sejmo en la balot-regiono Varsovio - kaj li sukcese eniris polan parlamenton, lia partio Kukiz'15 akiris 8.8% apogon t.e. la trian lokon dum la balotoj por la parlamento, post la Rajto kaj Justeco (37,6%) kaj Civitana Platformo (24,1%).