Pedro Almodóvar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro ALMODÓVAR Caballero (naskiĝis je la 24-an de septembro, 1949 en Calzada de Calatrava, Ciudad Real) estas hispana reĝisoro kaj scenaristo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Pedro Almodóvar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Pedro Almodóvar | |||||
Naskonomo | Pedro Almodóvar Caballero | ||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1949 (1949-09-25) (74-jaraĝa) en Calzada de Calatrava | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Madrido • Cáceres vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Agustín Almodóvar vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • aktoro • filmproduktoro • scenaristo • kantisto • reĝisoro • verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1974– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Hable con ella ❦ La ley del deseo ❦ Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón ❦ Entre tinieblas ❦ ¡Átame! ❦ Tacones lejanos ❦ La flor de mi secreto ❦ Todo sobre mi madre ❦ Volver ❦ Dolor y gloria vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li estas la plej internacie konata reĝisoro el Hispanio post Luis Buñuel, kaj ricevis multnombrajn premiojn kaj rekonojn.
Krom sia aktiveco kiel reĝisoro, Pedro Almodóvar estas unu de la plej gravaj hispanaj kinproduktoroj: la kompanio El Deseo, fondita en 1985 kun lia frato Agustín, produktoris krom liajn proprajn filmojn, aliajn de reĝisoroj kiel Álex de la Iglesia, Guillermo del Toro kaj Isabel Coixet.
Li ricevis la Premion Princo de Asturio por la Artoj en 2006. Li estas kavaliro de la Honora legio de Francio de 1997. En 2017 li estis la prezidanto de la ĵurio de la Festivalo de Cannes.