Perĉo
historia kaj politika regiono de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La malnova provinco Perĉo (france Perche) estis historia kaj politika regiono de Francio. Ĝia ĉefurbo estis Nogent-le-Rotrou. Perĉo estis ankaŭ malnova duklando kaj natura regiono. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas "Percherons" franclingve.
Provinco Perĉo kaj Perĉo Guet | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
malnova provinco de Francio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Provinco de la reĝlando Francio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La graflando daŭris dum naŭ jarcentoj antaŭ ol estis forigita sekve de la franca revolucio de 1789, kiam la natura regiono Perĉo (pri kiu oni parolas nun) estas multe pli vasta ol la malnova provinco, originas el pli fora pasinteco kaj daŭris ĝis la nuntempa periodo. La teritorioj de la du entoj, kvankam ofte konfuzitaj, estas vere malsamaj.
Tiu graflando naskiĝis en la 10-a jarcento per heĝkamparaj bienoj, kiuj ne estis enigitaj en la duklando Normandio okaze de ties estigo. Pluraj senjoroj estis tiam instalitaj en Mortagne kaj Nogent por defendi la bienojn, kiujn dependis de la Reĝlando Francio. La graflando Perĉo estis limigita norde per la limlando de Alençon, limo kun la duklando Normandio, oriente per la graflando de Chartres, sude per Perĉo-Guet kaj okcidente per la graflando Mansio. La ĉefurbo de tiu graflando estis unue Mortagne-au-Perche, kaj poste Nogent-le-Rotrou.
Kvankam kreo de perĉa departemento estis priparolata okaze de la franca revolucio de 1789, Tiu opcio ne estis akceptita kaj la natura regiono Perĉo estis partigita inter la departementoj Loir-et-Cher, Eure-et-Loir, Sarthe, Orne kaj parteto en Eure. La kreo de la regiona naturparko de Perĉo, en 1998, ebligi reaserti identecon daŭre viglan, eĉ se tiu parko kovras nur parteton de la regiono Perĉo. La regiona naturparko de Perĉo situas nun sur la malnova graflando Perĉo kaj sur parto de la malnova Perĉo-Guet. La kresko de la ekoturismo, kiu sekvis, ebligis plikonigi Perĉon.
La perĉa ĉevalo estas sen ia dubo la plej konata simbolo de la regiono. Ekzistas ankaŭ perĉa bovino sed preskaŭ malaperinta. Ĝi tamen apartenas al la genetika heredaĵo de la normanda, saona kaj mansis-anĵua rasoj.