Piktogramo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Piktogramo (aŭ bildsimbolo) estas bildo de objekto aŭ procezo (ago), uzata kiel kategoria aŭ individua simbolo de ĝi. Ordinare ĝi estas abstraktigita per forlaso de detaloj, por eviti asociadon kun reala objekto.
En internacia trafiko (fervojo, flughavenoj, ŝipoj, aŭtovojoj) piktogramoj estas uzataj por komuniki sen uzo de iu konkreta lingvo. La unikodaj tavoloj "Miksaj simboloj" kaj Dingbats (2600–27FF) enhavas kelke da ofte uzataj piktogramoj. Jen kelkaj unikodaj ekzemploj:
Pliaj informoj numero, signifo ...
piktogramo | numero | signifo |
---|---|---|
☀ | 0x2600 | suna vetero |
☁ | 0x2601 | nuba vetero |
☂ | 0x2602 | pluva vetero |
☃ | 0x2603 | neĝa vetero |
☎ | 0x260E | telefono |
0x267F | instalaĵo por radseĝuloj | |
♻ | 0x2678 | recikligo de rubaĵoj |
⚓ | 0x2693 | ankro, simbolas havenon |
⚠ | 0x26A0 | averto |
⚡ | 0x26A1 | averto de alta elektra tensio |
✈ | 0x2708 | aviadilo |
✉ | 0x2709 | letero; poŝto |
Fermi
Problemo de piktogramoj estas, ke oni emas supertaksi ilian kulturan universalecon. Praktiko montras, ke la signifon de multaj piktogramoj necesas lerni kvazaŭ fremdlingvajn vortojn.
Restoracio | |
Necesejo |